Direktivo (programada)

En programado direktivo[1] estas ordono aŭ indiko en fontolingva programo, direktita al la tradukilo, kiu tradukas la programon. Plejparte la direktivoj ne estas parto de la striktasenca programlingvo, kaj ili povas varii inter diversaj tradukiloj.

Unue la direktivoj aperis en Algolo-68, sub la nomo pragmataĵoj (de kie la posta #pragma en C).

  1. Komputada Leksikono, NPIV.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy